György Kalmár [djordj], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Kalmár György, estis hungara ĵurnalisto, redaktoro.
György Kalmár[1] naskiĝis la 28-an de novembro 1926 (nun 1926-11-28) en Budapeŝto, li mortis la 15-an de aŭgusto 2002 (laŭ wikidata la 17-an) en Budapeŝto.
Biografio
György Kalmár maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1945, poste li studis en Scienca Universitato Péter Pázmány, sed li ne ricevis diplomon. En 1947 li estis presisto, inter 1948–1956 li laboris en la Hungara Radio, inter 1957–1976 li estis redaktoro en ĵurnalo de la socialistoj. Tiutempe li estis sendita ankaŭ al eksterlando. Inter 1976–1992 li estis redaktoro de la Hungara Televizio, poste li estis sendependa kunlaboristo. Jam ekde 1974 li faris ekonomiajn laborojn en la Hungara Scienca Akademio, kie li kandidatiĝis en 1976. Lia unua edzino naskis 3 gefilojn inter 1952-1970, la dua solan filon. Li ricevis premiojn inter 1964-1999.
Elektitaj kontribuoj
- Jó napot Moszkva! Útiélmények. (1958)
- Az „afrikai szocializmus” és a szocializmus Afrikában. (1964)
- Indira Gandhi. (monografieto, 1972; tralaborita: 1985, ankaŭ bulgare, pole:1989)
- India alternatívái. (1975)
- Mahátmá Gandhi. Álom, politika, valóság. (monografio, 1982)
- Lázadó nemzetek, vérző kisebbségek. (studoj, 1990)
- Jöjjön velünk Indiába! (kunaŭtoro, 2000)
Fontoj
Referencoj