Gustaf Dyrssen - naskiĝis la 24-an de novembro 1891 (nun 1891-11-24) en Stokholmo, mortis la 13-an de majo 1981 - estis sveda eksa internacie konkuranta sportisto. Li aparte specialiĝis pri moderna pentatlono, kombinaĵo de la kvin sportaj fakoj naĝo, pafado, rajdo, skermo kaj transkuro. Interalie li en la somera Olimpiko 1920 en Antverpeno individue akiris ormedalon kaj partoprenis ankaŭ en la sekvaj olimpikoj de 1924, 1928 kaj 1936, atingante arĝentan medalon individue en 1924 kaj plian arĝentan medalon teame pri spada skermado en 1936. Inter la jaroj 1952 kaj 1970 li funkciis kiel membro de la Internacia Olimpika Komitato.
Vidu ankaŭ