Gruppenbild mit Dame
|
filmo
|
Originala titolo
|
Portrait de groupe avec dame
|
Originala lingvo
|
franca lingvo • germana lingvo
|
Kina aperdato
|
majo 1977, 26 maj. 1977, 27 maj. 1977, novembro 1980
|
Ĝenro
|
drama filmo, filmo bazita de literatura verko
|
Kameraado
|
Pierre-William Glenn
|
Reĝisoro(j)
|
Aleksandar Petrović
|
Produktisto(j)
|
Hans Pflüger
|
Scenaro
|
Aleksandar Petrović
|
Loko de rakonto
|
Germanio
|
Muziko de
|
Wolfgang Amadeus Mozart
|
Rolantoj
|
Romy Schneider • Brad Dourif • Dieter Schidor • Kurt Raab • Michel Galabru • Peter Kern • Richard Münch • Rüdiger Vogler • Vadim Glowna • Milena Dravić • Fritz Lichtenhahn • Rudolf Schündler • Velimir Bata Živojinović • Wolfgang Condrus • Heinz Lieven
|
IMDb
|
|
Gruppenbild mit Dame (Grupa portreto kun damo) estas german-franca historia drama filmo de 1977, bazita sur la samtitola romano de 1971 de la Nobel-premiito Heinrich Böll. La filmo estis reĝisorita de Aleksandar Petrović kaj ludita de Romy Schneider, Brad Dourif, Michel Galabru kaj Milena Dravić.
Ĝi estis prezentita en 1977 en la Kinfestivalo de Cannes.
Intrigo
Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.
La filmo rakontas, de 1936 ĝis 1966 tra Nazia Germanio kaj la Dua Mondmilito, tri dek jarojn de la tumulta vivo de Léni Gruyten naskiĝinta en 1922. En monaĥinejo de Germanio, la fratino Rachel estas juĝita pro la perversigo de la animo de sia studentino Léni Gruyten. Léni estis ekskludita de sia monaĥina lernejo. Fratino Rachel, de juda origino, restis enfermita en la monaĥejo ĝis sia morto pro malsato kaj malvarmo. Tridek jarojn poste, bukedo da ruĝaj rozoj floris sur ŝia tombo en la mezo de vintro. Ĉu miraklo? La monaĥinoj suspektas pri Léni.
Dum la milito Léni trovas sin sola, alfrontante la malsekurecon de vivo. Ĉirkaŭ la militfino, ŝi estis dungita en la ateliero de tombeja florbutiko, farante florkronojn. Tie ŝi enamiĝas al rusa militkaptito, Boris Koltowski. Post la armistico, estinte kontrolita fare de aliancitaj soldatoj al kiuj li prezentis la falsajn germanajn armeajn paperojn kiujn Léni akiris por li, li estis arestita kaj ekstradiciita al Sovetunio kie li iom poste mortis en gulago. Léni iras al sia tombo kie, sub la neĝo, ankaŭ floras ruĝa rozbukedo.
Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.
Geaktoraro kaj roluloj
- Romy Schneider kiel Leni Gruyten
- Brad Dourif kiel Boris Koltowski
- Michel Galabru kiel Walter Pelzer
- Vadim Glowna kiel Erhard Schweigert
- Richard Münch kiel Hubert Gruyten
- Vitus Zeplichal kiel Heinrich Gruyten
- Milena Dravić kiel Fratino Klementine
- Rüdiger Vogler kiel Boldig
- Fritz Lichtenhahn kiel Dro. Scholsdorff
- Rudolf Schündler kiel Otto Hoyser
- Bata Živojinović kiel Bogakov
- Gefion Helmke kiel Mrs Schweigert
- Wolfgang Condrus kiel Kremp
- Peter Kern kiel Werner Hoyser
- Dieter Schidor kiel Kurt Hoyser
- Heinz Lieven kiel SS Oficiro
Eksteraj ligiloj