Plej bona aktoro en filma dramo 1947 - The Yearling 1963 - To Kill a Mockingbird Cecil B. DeMille Award 1969 - por tutviva laboro Plej bona aktoro en apuda rolo en miniserio 2004 - Blanka baleno
Li naskiĝis en Kalifornio, en La Jolla, kiel Eldred Gregory Peck. Dek-jaraĝa li estis sendita al rom-katolika milita lernejo en Los Angeles. Post abiturientiĝo li studis unu jaron en la universitato de San Diego, certan tempon laboris ĉe petrol-kompanio kaj en 1936 komencis studi ĉe Kalifornia Universitato en Berkeley kaj ludi en lerneja teatro. En 1939 li transiris al Novjorko por studi ĉe Neighborhood Playhouse.
Li rolis en pli ol kvindeko da filmoj, ekz. Miliona bankbileto laŭ Mark Twain, en aventuraj filmoj el Sovaĝa Okcidento, en psikologiaj filmoj de Alfred Hitchcock, batalis kun infana diablo, rolis kiel Lincoln, oficiro, eĉ kiel nazia Josef Mengele ktp.
En 1989 li ricevis premion por la tutviva verkaro de la Amerika Film-Instituto.
Peck edziĝis en 1942 al Greta, kun kiu li havis tri filojn (Jonathan, Stephen, Carey). Post divorco en 1954 li edziĝis al Veronique Passani, kun kiu li havis du infanojn (Anthony, Cecilia) kaj ĉe kiu li mortis en la aĝo de 87 jaroj en ilia hejmo en Los-Anĝeleso.