Gregor Haloander (1501-1531) estis germana humanisto, juristo, helenisto, erudiciulo. En 1529 li publikigis novan eldonon de la "Corpus iuris civilis", kolekton da normiga materialo pri jurisprudenco kaj romia juro, kreita de la bizanca imperiestro Justiniano la 1-a, kaj en 1531, li eldonis la "Novellae Constitutiones"[1] de la sama aŭtoro. Lia nomo ankaŭ alligiĝas al la Gvidlibro de Epitekto (55 a.K. - 135 a.K.), redaktita de ties disĉiplo Ariano (95-175), kiu transskribis la parolajn lecionojn de sia majstro, entenantan la esencan parton pri la etika doktrino de la Stoikismo.
Biografio
Gregorio Haloandro studis en 1521 en la Universitato de Lepsiko, kaj dum la Milito de la Kamparanoj (1524-25) li studis en Zeitz, kaj en 1525 li vojaĝis al Italio, kie li studis la jura verko de Justiniano.
Tamen, en 1527, li reiris al Germanio kaj kontrolis la superrigardon de la Digesto aŭ Pandekto[2] de la "Corpus iuris Civilis" (littera Haloandrina[3]) kiu estis publikigita en 1529 sub la titolo "Digestorum seu Pandectarum libri quinquaginta", en Nurenbergo en tri volumoj. Tamen, en 1531 li transloĝiĝis al Venecio, ĉar li estis Konsilisto de Zwickau, kiu devis doni kalkulan raporton al Venecio, Ferrara kaj Bolonjo. Pro kuracista neglekto li mortis en Venecio, en la 7-a de septembro1531. Kelkaj laboroj de Haloandro estis finitaj de la helenisto Heinrich Scrimger (1506-1572). Dionysius Gothofredus[4] (1549-1622) ankaŭ kompletigis kelkajn liajn verkojn (1583).