La Granda Kanjono (angleGrand Canyon; en la Hopia: Ongtupqa en Javapai: Wi: kaʼi: la; en la navaha: Tsékooh Hatsoh kaj hispaneGran Cañón) estas tre kolorplena, profunda kaj kruta kanjono, karvita de la rivero Kolorado, en norda Arizono. Plej multo el ĝi situas ene de la samnoma nacia parko, unu el la unuaj tiaspecaj parkoj en Usono.
La longo de la Granda Kanjono estas 446 kilometroj, ĝia larĝo ĝis 28,8 kilometroj kaj ĝia maksimuma profundo estas 1 857 metroj. Preskaŭ du miliardoj da jaroj da geologia historio estis malkovritaj kiam la Kolorada Rivero kaj ĝiaj alfluantoj ĉizis siajn kanalojn.
Estas diskutado inter geologoj kaj pri la historio de la malkresko de la kanjono, kaj pri la aĝo de la kanjono. Plej multaj studoj subtenas la hipotezon, ke la nuna kurso de la Kolorada Rivero tra la regiono estis determinita antaŭ 5 ĝis 6 milionoj da jaroj. Dum miloj da jaroj la areo estis loĝata de la indiĝenaj triboj, kiuj konstruis setlejojn ene de la kanjono kaj ĝiaj multaj kavernoj. Por la hopioj, la kanjono estis sankta loko, kaj ili kutimis pilgrimi al ĝi.
Iniciatoj por konservi la kanjonon komenciĝis fine de la 19a jarcento kiam la usona prezidanto Theodore Roosevelt estis ĉefa subtenanto de la areo de Granda Kanjono. Prezidento Theodore Roosevelt estis fervora ŝatanto de la areo, kaj vizitis ĝin multfoje por ĉasi kaj ĝui la mirindan pejzaĝon. Roosevelt anoncis la konstruadon de nacia monumento en la centra parto de la loko en 1908, kiel la unua paŝo sur la vojo al ĝia deklaro kiel nacia parko en 1919.
La nomo "Granda Kanjono" estis kreita de usona oficiro kaj esploristo majoro John Wesley Powell en 1871 post sia unua vojaĝo al la kanjono.