La sankta Gotardo de Hildesheim (germane Godehard aŭ Gotthard, naskiĝis en 960 en Hengersberg-Reichersdorf apud Niederalteich, Malsupra Bavario; mortis la 5-an de majo 1038 en Hildesheim) estis katolika episkopo de la episkopujo Hildesheim kaj estas unu el la plej gravaj sanktuloj de la Mezepoko. La spuroj de lia admiro, nomante preĝejojn kaj lokojn laŭ lia nomo, troveblas de Italio kaj Kroatio ĝis Skandinavio. Kun la Gotardo-pasejo en Svislando unu el la plej gravaj alpaj transirejoj kaj tuneloj portas lian nomon.
La urbo Gotha montras lin en sia blazono.
Vidu ankaŭ