Gordon Allport (naskiĝis la 11-an de novembro 1897 en Montezuma (Indianio), mortis la 9-an de oktobro 1967 en Kembriĝo (Masaĉuseco)) - estis usona psikologo. Lia koncepto de "funkcia aŭtonomio" apartenas al la idea fundamento de la humanisma psikologio. Allport emfazis la sanajn elementojn en la homa psiko, kontraste al Freud, kaj havis influon sur la psikologio de personeco.
La "skalo Allport", mezurilo de la malferma esprimo de antaŭjuĝo en homa socio, estas nomata laŭ li.
Vidu ankaŭ