La golfeto okupas la spacon inter la montoj Igueldo (okcidente) kaj la Monto Urgull (oriente).
La mar-promenejo kiu ĉirkaŭas la golfeton konsistas el pluraj sekcioj kun malsamaj nomoj. Proksime de la promenejo troviĝas la Urbodomo de Donostio, eble la plej bela de Hispanio. La strandoj de la golfeto estas tre famaj internaciskale kaj okaze de la Internacia Filmfestivalo kiu okazas en la urbo ĉiujare ili disfamiĝis ne nur dum la somero sed ankaŭ en la cetero de la jaro malgraŭ la vintro.