Giuseppe de Fabris (1790 — 1860) estis itala skulptisto de novklasikisma stilo.
Biografio
Li naskiĝis en Nove en la provinco Vicenza. Lia patro estis direktoro de fabriko de ceramika dekoracio.[1] Li translokiĝis al Romo ankoraŭ junulo, kaj estis patronita de la papo Gregorio la 16-a.[2] Li estis nomumita direktoro de la Vatikanaj muzeoj.[3]
Verkoj
Inter liaj ĉefaj verkoj en Romo estas la jenaj:
- Monumentoj kaj bustoj en la Sala Maggiore, Protomoteca Capitolina
- Monumento al Francesco Guglielmi, preĝejo de Santi Ambrogio e Carlo al Corso
- Monumento al Prasedo Tomati Robilant, preĝejo de Sant'Andrea della Valle
- Monumento al kardinalo Francesco Fontana, preĝejo de Santi Biagio e Carlo ai Catinari
- Monumento al kardinalo Placido Zurla, preĝejo de San Gregorio al Celio
- Busto de Leono la 12-a, preĝejo de Santa Maria en Cosmedin
- Monumento al Antonio Maria Traversi, Baziliko Sankta Maria la Granda
- Monumento al Torquato Tasso, preĝejo de Sant'Onofrio
- Monumento al Giuseppe Vitelli, preĝejo de San Rocco all'Augusteo
- Busto de la papo Leono la 12-a, klostro de San Cosimato
- Busto de Rafaelo; mem-portreto; Busto de la papo Gregorio la 16-a, Panteono, Congregazione dei Virtuosi
Fontoj