La germana aŭtovojo A20 (germaneAutobahn 20, mallonge A20, aŭ formale Bundesautobahn 20, mallonge BAB 20) estas aŭtovojo en norda Germanio: Ĝi konstruiĝis ekde la jaro 1992 kadre de la planoj trafike rekunligi la ĝis 1990 dividitajn okcidentan kaj orientan parton de la ŝtato. Orienta finpunkto estas la urbo Prenzlau, okcidenta la havenurbo Lubeko. La aŭtovojo laŭ la nuna stato (pri plukonstruaj planoj vidu sube) longas 251 kilometrojn. Partoj de ĝi apartenas al la eŭropaj ŝoseoj kaj . Gravaj urboj laŭlonge de la vojo krom la finpunktoj Prenzlau kaj Lubeko de oriento al okcidento estas interalie Pasewalk, Neubrandenburg, Anklam, StralsundRostock, Bad Doberan kaj Wismar. La aŭtovojo nun krucas la aŭtovojojn A14 (proksime de la urbo Wismar) kaj A1 (proksime de la urbo Lubeko).
Oni planas daŭrigi la aŭtovojon okcidenten tra Ŝlesvigo-Holstinio kaj nordokcidenta Malsupra Saksio - tra la urboj Bad Segeberg kaj Bad Bramstedt, tra ponto sub la rivero Elbo al Stade, Bremerhaven kaj plu al Westerstede norde de Oldenburg en Malsupra Saksio. Tiu vojo signifus alternativon de la pli suda, ĝis nun forte frekventata parto de la germana aŭtovojo A1 inter Bremeno kaj Hamburgo. Post finkonstruo de tiu vojparto, la aŭtovojo krucus ankaŭ la aŭtovojojn A29, A26, A23, A7 kaj A21.
Lokaj:A 100 | A 103 | A 111 | A 113 | A 114 | A 115 | A 117 (100-117 estas urbaj vojoj en Berlino) | A 143 | A 210 | A 215 | A 226 | A 250 | A 252 | A 253 | A 255 | A 261 | A 270 | A 280 | A 281 | A 293 | A 352 | A 391 | A 392 | A 395 | A 445 | A 480 | A 485 | A 516 | A 524 | A 535 | A 540 | A 542 | A 544 | A 553 | A 555 | A 559 | A 560 | A 562 | A 565 | A 571 | A 573 | A 602
|
A 620 |
A 623 (nur 10 km) |
A 643 (nur 8 km) |
A 648 (nur 5 km) |
A 650 (nur 14 km) |
A 656 (nur 11 km) |
A 659 (nur 7 km) |
A 661 |
A 671 (nur 12 km) |
A 672 (nur 2 km) |
A 831 | A 861 | A 864 | A 952 | A 980 | A 995
Strategi Solo vs Squad di Free Fire: Cara Menang Mudah!