Gerd JACQUES [ĵak] estas flandra esperantistino, naskiĝis en Ekeren, Belgio, la 31-an de aŭgusto 1956. Ŝi estas la plej multjara oficistino de Flandra Esperanto-Ligo. Ŝi eklaboris en la tiama Grafika Centro Antverpeno de UEA en la jaro 1977. Veninte el antverpena familio en kiu 4 generacioj parolas Esperanton, ŝi lernis unue presadon, kaj pretigis plurajn Esperanto-revuojn kaj broŝurojn. Poste aliaj homoj transprenis tiun taskon, kaj ŝi specialistiĝis pri librotenado. Nun ŝi estas direktoro de Flandra Esperanto-Ligo. Ŝi ankaŭ parte okupiĝas pri la magazino Monato, zorgante pri la rilatoj kun la perantoj kaj enkasigante la kotizojn. Ŝi helpis fondi FLEJA kaj estis ĝia komitatano ĉe TEJO. Ŝi estas filino de Henny Jacques-De Ketelaere kaj nepino de Morris De Ketelaere. Ŝi havas du filinojn, Karlijn kaj Melinde[1].
Referencoj
|
Ĉi tiu artikolo estas plene aŭ parte bazita sur artikolo "Jacques, Gerd" el la internacia magazino Monato, kun permeso de la eldonejo.
Por plia informo pri uzado kaj aliaj kondiĉoj, vidu Vikipedio:Monato. |
|