Inter la jaroj 1990 kaj 1995 li havis stipendion kadre de la programo Werner Heisenberg de la organizaĵo Deutsche Forschungsgemeinschaft ("germana esplora societo") kaj en tiuj jaroj konstruis la departementon pri neŭrobiologia fundamenta esploro en la kliniko pri psikiatrio de la universitata klinikaro de Göttingen[4], kiun li poste gvidis ĝis la jaro 2006.[5]. Ekde tiam profesoro Hüther estas scienca kunlaboranto de la kliniko[6] kaj tie gvidas centran oficejon pri neŭrobiologia preventa esploro[7].
Literaturo
Gerald Hüther. En: Kürschners Deutscher Gelehrten-Kalender 2003. 19-a eldono. Volumo I: A – J. Bio-bibliographisches Verzeichnis deutschsprachiger Wissenschaftler der Gegenwart. Eldonejo K. G. Saur, Munkeno 2003, ISBN 3-598-23607-7, p. 1422.