Li tre ofte uzas dubsencojn, kaj dusencojn, se oni legas ilin "unuatavole", naive, multaj el liaj pensoj kaj desegnoj ŝajnas estis ege dekstrismaj - nu li afiŝas sin kiel ege maldekstrisma! divenu kie estas la eraro! li sperte kaj ĝue ludas per tiaj ambiguecoj.
Kelkaj pensoj:
"La unua homo, kiu mortis ja konjekteble estis surprizita."
"Mi preferas esti estonta komunisto, ol estinta komunisto!"
"Oni devas lasi al la malriĉuloj sufiĉe da mono, ke ili ne ribelu"
"Inter mi kaj aliulo mi ne havas elekton."
(dialogo inter riĉa turisto kaj enmigrinto:) "Mi havas ege simplajn gustojn, mi povus loĝi en kelo. - Loĝas mi en kelo!"