Li estis ĉefkomandanto de la usonaj fortoj dum la nord-afrika surbordiĝo (novembro de 1942), kiel anstataŭiganto de Eisenhower. Oni nomumis lin en marto de 1943 al 2-a usona korpuso, batalanta en Tunizio. Tiu korpuso batalis kun 8-a armeo de Montgomery kontraŭ Tunis.
Li estis komandanto de la 7-a armeo dum la surbordiĝo en Sicilio. Li gvidis la 3-an armeon en bataloj de Normandio (1944). Li havis gravan signifon en kontraŭpuŝo de la ardennek-a ofensivo. Li trapasas en marto de 1945 la Rejnon kaj atingas fine de aprilo la linion de la Danubo.
Li estis kolerema, kuraĝparola, kelkfoje brutala generalo kaj elstara organizanto, komandanto de la taĉmentoj. Li mortis decembre 1945 en aŭtomobila akcidento, post 12 tagoj.
Politikistoj en Vaŝingtono kaj en Parizo, similaj al stansoldatoj, permesis al ni piedbati unu fiulon, kaj samtempe devigis nin helpi al la sekva, ankoraŭ pli malbona ol tia (...)
Ni gajnis nur vicon da bataloj, sed ne la militon pri paco. Ni bezonos helpon de Ĉionpovulo, se ni devos vivi en la sama mondo kun Stalin kaj liaj sbiroj (...)
Ni venkis unu malamikon de la homaro, kaj plifortigis la duan, en kiu estas pli multe da malbono kaj furiozo ol en la unua (...)
Kelkiuj en niaj gvidantoj estas simple stultuloj kaj ne havas imagon pri la historio de Rusio. Mi havas dubojn, ĉu ili sciis, ke Rusio ankoraŭ nelongtempe okupisFinnlandon kaj elsuĉis sangon el Pollando. Mi imagas kiel pri ili mokis Stalin, kiam li ĉion akiris dum la konferencoj...