George Balanchine (naskita Giorgi Melitonoviĉ Balanĉivadze, en kartvela გიორგი ბალანჩივაძე, en rusa Гео́ргий Баланчива́дзе) (22a de januaro, malnovstile 9a de januaro1904 – 30a de aprilo 1983) estis unu el la plej fekundaj koreografoj de la 20a jarcento. Konsiderita la patro de la usona baleto, li prenis la standardojn kaj teknikon el sia edukado en la Baleta Akademio de Vaganova kaj kunigis ilin kun aliaj skoloj de movoj kiujn li estis adoptinta dum sia estado kiel gasta koreografo en Broadvajo kaj en Holivudo, kreante sian personan "novklasikan stilone".[1][2] Li estis koreografo konata pro sia muzikeco; li esprimis muzikon per danco kaj laboris etende kun ĉefaj komponistoj tiutempaj kiaj Igor Stravinski.[3]
Li estis invitita al Usono en 1933, fare de patrono de junaj artistoj nome Lincoln Kirstein kiu kunhavis kun Balanchine la sinteno rigardi la gravon de altkvalita danctrejnado en Usono kaj kun ili fondis la School of American Ballet. Kun Kirstein li kunfondis la Baleto de Novjorko (NYCB) kaj restis ties Arta Direktoro ĝis sia morto.[4]