Georg MELHORN (* naskiĝinta ĉ. 1513 en Altenburg[1], mortinta la 15-an de aprilo 1563 en Waldenburg) estis germana pedagogo kaj protestantisma teologo.
Vivo
Melhorn ekstudentis en 1543 ĉe la Universitato de Wittenberg[2] kaj en la somera semestro de 1544 ĉe la Universitato de Lepsiko. La saman jaron li reiris al Wittenberg. Post mallonga deĵoro kiel lernejestro en Großenhain en 1549 li denove revenis al Wittenberg kie li magistriĝis en la 11a de februaro 1550. Laŭ rekomendo de Filipo Melanktono li iĝis en 1551 lernejestro ĉe Landesschule Pforta. Pri liaj agadoj tieaj oni ne scias ion.
En 1552 jen li denove en Wittenberg, de kie, laŭ rekomendo de Melanktono, li iris kiel predikisto al Aŭgsburgo kie li ekdeĵoris en la 22.2.1553 ĉe la (eksa) Franciskana preĝejo. En tiu urbo li ekigis kverelojn kun aliaj predikistoj, al kiuj li imputis zvinglemon. Tuj li maldungitis kaj venis al Waldenberg, kie li fariĝis paroĥestro kaj superintendanto kaj mortis.
Literaturo
- Matrikel der Universität Leipzig / im Auftrage der Königlich Sächsischen Staatsregierung hrsg. von Georg Erler. Leipzig, 1895–1897
- Karl Friedrich Heinrich Bittcher: Pförtner Album: Verzeichniß sämmtlicher Lehrer und Schüler der Königl. Preuß. Landesschule Pforta vom Jahre 154; bis 1843; eine Denkschrift zur dritten Säkularfeier der Anstalt den 21. Mai 1843. Leipzig, 1843, S. 543
- Paul Flemming: Beiträge zur Geschichte von chulpforta in den Jahren 1548–1553. In: Festschrift zur Dreihundertfünfzigsten Jubelfeier der Königl. Sächs. Fürsten- und Landesschule Grimma, gewidmet von der Königl. Landesschule Pforta. Naumburg a. S., 1900, S. 16
- Paul Flemming: Beiträge zum Briefwechsel Melanchthons aus der Briefsammlung Jacob Monaus in der Ste Genevievebibliothek zu Paris. In: Jahresbericht der königlichen Landesschule Pforta. Naumburg, 1904, S. 70
- Fritz Beyer: Die Rektoren der Landesschule Pforta. In: Die Pforte: Zeitschrift des Pförtner-Bundes. 19. Jg. 1942, Heft 1, p. 13–16
- Hans Wiedemann: Augsburger Pfarrerbuch: Die evangelischen Geistlichen der Reichsstadt Augsburg 1524-1806. Nürnberg: Selbstverlag des Vereins für bayerische Kirchengeschichte, 1962, p. 29
- Petra Dorfmüller: rectores portenses – Leben und Werke der Rektoren der Landesschule Pforta von 1543 bis 1935. Sax Verlag, Beucha 2006, ISBN 3-934544-96-7, p. 25
Referencoj
- ↑ Die Matrikel der Universität Leipzig 1409–1559, eldonis Georg Euler, vol. 3, Leipzig 1902
- ↑ Mittheilungen der Geschichts- und Alterthumsforschenden Gesellschaft des Osterlandes, Pierer'sche Hofbuchbruderei Stephan Geibel & Co., Altenburg 1874