Georg CURTIUS (naskiĝinta la 16-an de aprilo 1820 en Lübeck, mortinta la 12-an de aŭgusto 1885 en Jelenia Góra) estis germana klasika filologo kaj frato de la historiisto kaj arkeologo Ernst Curtius.
Vivo
Kiel la fratoj li frekventis la Katerino-gimnazion en sia naskiĝurbo kie li trapasis la abiturientan ekzamenon en 1837.[1] Post studoj en Bonn kaj Berlino li instruistis lerneje en Dresdeno dum tri jaroj. En 1845 li revenis Berlinon kiel privata docento. Per la publikigo de Die Bildung der Tempora und Modi im Griechischen und Lateinischen (dediĉo al la altlernejinstruisto Friedrich Ritschl) li enhave simile poziciigis sin al August Schleicher[2]. Kun li li poste tre harmoniis fakkolegece. En 1849 Curtius nomumitis estro de la Filologia seminario de Prago kaj en 1851 orda profesoro ĉe Universitato de Karolo. En 1854 li ekdeĵoris en Kilo, poste en Lepsiko.
Graveco
Liaj filologiaj teorioj estis tre influhavaj. Jenas la plej gravaj skribaĵoj liaj:
- Die Sprachvergleichung in ihrem Verhältniss zur classischen Philologie (1845)
- Sprachvergleichende Beiträge zur griechischen und lateinischen Grammatik (1846)
- Grundzüge der griechischen Etymologie (1858-1862)
- Das Verbum der griechischen Sprache (1873).
Ekde 1878 li eldonis "Leipziger Studien zur classischen Philologie". En 1879 li elektitis membro de Usona Akademio de Artoj kaj Sciencoj. Lia lerneja gramatiko de la helena lingvo de 1862 ĝuis pli ol 20 eldonoj kaj tradukitis anglen. En sia lasta verko titoligita Zur Kritik der neuesten Sprachforschung (1885), li kritikis la ideojn de la novgramatikuloj.
Referencoj
- ↑ Hermann Genzken: Die Abiturienten des Katharineums zu Lübeck (Gymnasium und Realgymnasium) von Ostern 1807 bis 1907. Borchers, Lübeck 1907. (Beilage zum Schulprogramm 1907), Nr. 342.
- ↑ August Schleicher: Sprachvergleichende Untersuchungen. / Zur vergleichenden Sprachgeschichte. Du volumoj, Bonn, H.B. König (1848)
Eksteraj ligiloj