Iom poste, Gedhun Choekyi Nyima oni deklaris malaperinta kaj ŝveliĝis la rumoro de forrabo far ĉinoj. Efektive, unu jaro poste, la ĉina registaro deklaris ke li ja vivas norme en Ĉinio, lernadas en lernejo kaj ke ĉinoj konservas lian vivlokon kaŝita por protekti lin [1]. Laŭ la ekzilita tibeta registaro, Gedhun Choekyi Nyima estas la plej juna politika kaptito en la mondo kaj postulas liberigon de tiu grava tibeta gvidanto. La monaĥejoTashilhunpo (བཀྲ་ཤིས་ལྷུན་པོ་) cetere promesis rekompencon al iu ajn kiu donas verajn informojn pri la lokiĝo de Gedhun. [2]