Gábor Döbrentei frekventis lernejojn en Pápa kaj Sopron. Li komencis poemadi jam en Sopron en 1804. Poste li plulernis en Germanio. Hejmenveninta en Pest (urbo) li konatiĝis kun kremo de la hungaraj literaturistoj. En 1813 en Transilvanio li fondis Erdélyi Múzeum, kiu estis la unua hungara kultura revuo. En 1823 li translokiĝis al Vieno, sed en la sekva jaro li ricevis ŝtatan postenon en Buda. Li estis unu el la fondintoj de MTA. Foje li uzis pseŭdonimojnPártfalvy Márk, Szentkuti Sándor, Remény Andor.
Verkaro (elekto)
diversaj poemoj ekzemple en Erdélyi Múzeum, Koszorú
A német dráma történetei (Historioj de la germana dramo)