La 11-a Vira Futbala Mondpokalo okazis inter la 1-a de junio kaj la 25-a de junio 1978 en Argentino. La teamo de Argentino gajnis la pokalon en la finalo kontraŭ tiu de Nederlando. La finalo okazis en Bonaero. La brazila teamo estis en tria pozicio, kaj la itala en kvara pozicio.