Fritado estas procedo, ĉe kiu manĝaĵo estas kuirata per termika preparado ĉe senpera intertuŝo kun oleo aŭ graso ĝis apero de specifa krusteto. Oni fritas manĝaĵon sur metala surfaco aŭ en oleo/graso.
Manieroj
Sur metala surfaco – aldono de graso aŭ oleo 5-10% al tuto de manĝaĵo ĉe temperaturo 140-150°С;
En granda kvanto da graso aŭ oleo – tutan manĝaĵon oni mergas en grason aŭ oleon, varmigitan ĝis temperaturo 160-180°С.