Mr. Heckles – suba najbaro de Monica kaj Rachel; plendas pro la daŭra bruo
Dr. Richard Burke (eksa amiko de Monica) – Tom Selleck
David "(sciencista amatino de Phoebe, laboranta en Minsko") - Hank Azaria
La serio
Ĉefa titola muziko
La ĉefa titolmuziko, la I'll Be There for You de The Rembrandts iĝis granda ŝlagro, post kiam iu programgvidanto de Nashville kompilis el la 45-sekunda muziko 3-minutan kanton kaj plurfoje diaxudigis en la radio. La muzikgrupo – je premo de la album-eldona firmao – larĝigis kaj denove surdiskigis – jam kiel plenan kanton – la titolmuzikon, kiu atingis sur la listo de usona magazino Billboard ĝis la 17-a lokumo.
Komenco de la serio
Rachel forlasas dum la geedziĝa festo sian fianĉon Barry kaj enloĝiĝas ĉe la malnova (infanaĝa) amikino, Monica. La paro loĝas en la sama domo kun Chandler kaj Joey. Ili renkontiĝas kun frato de Monica, Ross, kiu ekdivorcas de la edzino (pri kiu evidentiĝas, ke ŝi estas lesbiana) kaj kun la „liberpensa” Phoebe, malnova samĉambrano de Monica. La serio estas ludata plej ofte en loĝejoj de Monica, Chandler kaj Joey, respektive en la teretaĝa kafumejo, en la Central Perk.
Ĉefaj konfliktoj, humurfontoj
La ĉefa konflikta fonto dum la tuta serio, la rilato „nek kun vi, nek sen vi ” inter Ross kaj Rachel, kies frukto estas Emma Geller-Green (naskiĝas je fino de la 8-a sezono). Dumtempe formiĝas amo inter Chandler kaj Monica, ili geedziĝas kaj – je fino de la 10-a sezono – adoptas ĝemelan paron.
Fino
Je fino de la serio, Phoebe geedziĝas kun Mike Hanigan. Monica kaj Chandler adoptas ĝemelojn kaj transloĝiĝas al urboranda ĝardena domo. Rachel kaj Ross denove provas la kunvivon. Post morto de lia manaĝisto, Joey translokiĝas al sia fratino en Los Angeles, lia historio daŭras en serio Joey.
Ĉefroloj
Rachel Karen Green
Ŝi estas adorita filino de riĉa familio, kiu forlasas la fianĉon Barry dum la geedziĝa festo kaj ekloĝas ĉe la amikino Monica. Ŝi havas du pli junajn fratinojn, Jill kaj Amy Green.
Kariero:
Ŝi komence laboras kiel kelnerino en la kafumejo Central Perk, poste laboras en Modejo Fortuna poste ĉe Bloomingdale's, lastfoje ĉe Ralph Lauren kiel aĉetisto.
Humurfontoj:
Amo de Gunther: Gunther kaŝe amas Rachel
Amo de Ross: Ross amis ŝin jam en la gimnazio, sed neniam kuraĝis al proksimiĝo
Kia nazo!: Oni ŝercas plurfoje pri nazoperacio de Rachel. Fakte Jennifer Aniston havis nazoperacion en 1996 – pro spirproblemoj – kaj en 2007.
Monica E. Geller
Ŝi estas kuiristino, kiu manie ŝatas la ordon kaj purecon. Ŝi ne toleras malvenkon, ŝi estis dika en junaĝo.
Kariero:
Post kelkaj sezonoj, ŝi iĝas ĉefkuiristo en grava restoracio.
Humurfontoj:
Dikeco en junaĝo: oni rememorigas ŝian junecon, dikecon
Puriga manio:
Duagrada infano: Monica, kiel pli juna fratino de Ross, estis ĉiam duagrada ĉe la gepatroj, kiuj ne kaŝas tiun opinion.
Chandler Muriel Bing
Oficisto, kiu ne havas bonŝancon en la amrilatoj.
Kariero:
Li estis komence simpla oficisto, poste avancas. Li forlasa la laborejon en la 9-a sezono kaj eklaboras en la reklama branĉo.
Humurfontoj:
Samseksamulo?:
Daŭra ŝercado: Chandler daŭre ŝercas.
Joseph 'Joey' Francis Tribbiani
Naiva, infaneca, ne tro rapidpensa aktoro, kiu sukcesas ĉe la virinoj. Lia hobio estas la maĝado. Li havas ok fratinojn, Cookie, Dina, Tina, Gina, Mary Angela, Mary Ellen, Mary Theresa kaj Veronica Tribbiani.
Kariero:
Li aktoradas, manekenas ludas en reklamfilemtoj, serioj.
Humurfontoj:
Nekontentigebla manĝemo: Joey kapablas ĉiam ĉiom manĝi. Karakteriza frazo: „Joey ne donas el sia manĝ'!”
Menso: Joey estas pigrapensa rolanto, kio kaŭzas ŝercajn kaj humurajn situaciojn.
„Nu, kiel vi fart'?” (How You Doin')?: in-konatiĝa frazo de Joey
Plimulto de la virinoj tuj svenas al Joey je aŭdo de la frazo, escepte Janenine LaCroŭ, provizora samĉambrano de Joey.
Joey – laŭ propra eldiro – neniam portas subkalsoneton.
Dro. Ross Eustace Geller
Paleontologo, poste universitata instruisto. Li divorcis, post kiam lia edzino Carol malkovris sian lesbaninecon, post 7-jara geedzeco.
Kariero:
Profesoro (en la 10-a sezono, oni senlimigas lian postenon) en la Novjorka Universitato
Humurfontoj:
Palenontologio: kiel ŝatata temo de Ross, kio ne interesas la aliajn
aludo je iama lesba edzino:
Divorcoj: Ross geedziĝis kaj divorcis trifoje dum la 10 sezonoj (Carol, Emily, Rachel)
Phoebe Buffay
Ŝi estas masaĝistino, kantistino, kantoteksta verkistino, kiu sukcese mensogas kaj havis malfacilan infanaĝon. Li estas tre sindonema (akceptas gravedecon, naskon de infanoj de la pli juna frato). Pli malnove, ŝi estis samĉambrano de Monica. Ŝi havas ĝemelfratinon, Ursula kaj duonfraton, Frank Buffay, Juna.
Kariero:
Ŝi daŭre restas masaĝistino, dumtempe kantas senpage.
Humurfontoj:
Malfacila junaĝo: patrino de Phoebe memmortigis sin, ŝia nutropatro enprizoniĝas, tiam Phoebe aĝis 14 jarojn. Ŝi translokiĝis al Novjorko, kie ŝi vivis mizere sur la strato kun senhejmuloj. Ŝi ŝtelis, luktis.
Nerimanta muziko, kanto:
Mortinta patrino: Phoebe ĉiam referencas al sia patrino, ke ŝi sugestis fari iun malbonan.