Ĝia ĉefa publikigaĵo estas la raporto pri libereco en la mondo, kiu komparas la politikajn rajtojn kaj la civilajn rajtojn en la mondo. Ĝi estas eldonata ekde 1972 kun komentoj kaj aktualigoj pri la demokratio en 193 nacioj kaj 15 teritorioj. La metodo kalkuli la demokration estas inter 1 (plej libera) al 7 (malplej libera) en diversaj kategorioj.
Ĝia retpaĝo inkluzivas mapo-resumon kie videblas la statuso de ĉiu nacio ekde 2002.