Eksterordinara figuro de sia epoko, li estis ne nur benediktana monaĥo, sed ankaŭ kuracisto, profesoro pri anatomio, kaj paroĥestro en Meudon.
En 1532 li kreis Gargantuo kaj Pantagruelo, kaj poste skribis la romanojn Horribles et épouvantables faits et prouesses du très renommé Pantagruel (1532), la vie inestimable de Gargantua, père de Pantagruel (1534), kaj aliaj verkoj Tiers Livre (1546), Quart Livre (1548), ktp kiuj rakontas la sekvajn aventurojn de tiuj roluloj. La tuta serio estas konata kiel Gargantua kaj Pantagruel.
Sprita kaj klera, li estas perfekta ekzemplo de la renesanca spirito, la humanismo, renoviĝo de la filozofio kaj pensado. Li ŝatas miksi en sia verkaro la epikuran moralon, la gajecon kaj amon de vivo, filozofion pri la naturo. Li parte disvolvis kaj renovigis la francan lingvon de la 16-a jarcento, donante al ĝi pitoreskan kaj sukoplenan "guston".
Universitato Sorbonne tamen malaprobis liajn verkojn, kaj la katolika ekleziomalpermesis ilin. Pro timo de cenzuro fare de la Universitato Sorbono, li publikigas ambaŭ verkojn, Pantagruel kaj Gargantua , sub kaŝnomo Alcofribas Nasier, anagramo de François Rabelais.