François HOUNSOUNOU (naskiĝis la 31-an de decembro 1975)[1] estas benina esperantisto kaj bazlerneja instruisto. De 2005 ĝis 2007 li estis estrarano de TEJO pri landa agado kaj ILEI-rilatoj; li estis membro de la komitato de UEA 2004-2007. Li loĝas en Lokossa, Benino.
Li estas fondinto kaj gvidanto de Afrika Centro Mondcivitana.
Referencoj