François BOUCHOT (1800–1842), nome pentristo kaj gravuristo, naskiĝis en Parizo en 1800. Li studis gravuradon ĉe Richomme, kaj poste iĝis disĉiplo de Regnault, kaj poste de Lethière, kaj akiris la premion 'grand prix de Rome' en 1823. Li ekspoziciis en la Salono el 1824 ĝis sia morto, kio okazis en Parizo en 1842. Lia 'Ebria Sileno' estas en la Palaco de Belartoj de Lillo, kaj la 'Entombigo de la Generalo Marceau ' en la Urbodomo de Chartres. Li estis fama ankaŭ pro siaj portretoj.
Referencoj
Tiu artikolo enhavas tekston el publikaĵo nuntempe en la publika havaĵo: Bryan, Michael (1886). "Bouchot, François". In Graves, Robert Edmund. Bryan's Dictionary of Painters and Engravers (A–K). I (3a eld.). London: George Bell & Sons.