Flevolando (nederlande Flevoland [FLEvoland]) estas provinco de Nederlando. Ĝi situas en la centro de la lando kaj estis establita la 1-an de januaro 1986. La teritorio konsistas el tri polderoj, do antaŭe maraj teritorioj artefarite sekigitaj, kaj ekestis la 12-a, plej juna, provinco de la lando, kun Lelystad kiel la provinca ĉefurbo. La provinco en 2015 havis proksime 403 280 loĝantojn kaj konsistas el 6 komunumoj.