Li naskiĝis en la farmloko Moorland Close, Eaglesfield, apud Cockermouth en KumbrioAnglio, en prospera familio origina de la insulo Mankso. Li estis baptita en la kirko de Brigham. Lia patro mortis, kiam Fletcher estis 18-jara, post tio li fariĝis maristo por subteni sian familion.
Fletcher estis mastra maato sur la ŝipo Bounty dum la vojaĝo al Tahitio por akiri panfruktajn plantojn. Li transprenis la komandon de la Bounty de William Bligh en 1789 post ribelo sur la ŝipo.
Post la ribelo Christian, kun ok aliaj ribelintoj kaj ses viroj kaj dekunu virinoj el Tahitio, foriris orienten kaj finfine setlis sur la insulo Pitcairn. Tie lia edzino estis Maimiti aŭ Mauatua kaj precize Mauatua 'Isabella' Christian. Pro reciprokaj kvereloj multaj viroj perdis la vivon, inter kiuj Flecher Christian, sed posteuloj de li ankoraŭ vivas tie.