Filpișu Mare (filpiŝu) (hungare: Magyarfülpös [madjarfylpoeŝ], germane Ungarisch-Phelpsdorf) estas vilaĝo en Rumanio okcidente de Reghin kaj administracie apartenas al la komunumo Breaza.
Loĝantaro
En 1910 ĝi havis 839 loĝantojn (hungaroj, rumanoj) kaj en 1992 857 (rumanoj, 31 % da hungaroj).
Historio
Ĝia unua skriba mencio estas el 1319. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 Magyarfülpös apartenis al Hungario (Maros-Torda). La sanktaĵniĉo de la reformita preĝejo estas unu el la plej belaj verkaĵoj de malfrua gotiko de Transilvanio. Ĝia kasona baldakeno estis pentrita de Johannes Mensarius en 1642. Tiu en 1912 pereis, sed kelkaj pecoj de ĝi troviĝas en la Industriarta Muzeo de Budapeŝto.
Fonto
Gravaj personoj
Eksteraj ligiloj