Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Fetiĉo
Fetiĉismo estas la praktiko religie aŭ kvazaŭreligie ekstaziĝi antaŭ ia konkretaĵo, ĉu minerala, vegetaĵa aŭ besta, ĉu natura aŭ artefarita kaj honori ĝin laŭ diversaj manieroj. Tiu konkretaĵo, tiel nomata fetiĉo, tiam alprenas pli ampleksan gravecon ol ĝia nura fizika formo je la okuloj de la honoranto, kaj povas fariĝi kultinda.
La esprimon «fetiĉo» eltrovis portugaloj kiam ili koloniisAfrikon kaj ekkontaktiĝis kun gentoj kiuj kutimis kulti fetiĉojn. Feitiço[1] en la portugala signifis la signifon «artefaritaĵo» aŭ «magiaĵo» kaj devenas de la latinafacticius, «fato» aŭ «destino». Tial, oni povas ankaŭ subkompreni la esprimon laŭ ĝia originala senco kiel io entute artefabrikita, kaj eĉ falsigita firezulto de artifikulo. Tiu pejorativa senco, kiun la esprimo iompostiome perdis, ebligas supozi ke la portugalaj kreintoj estis tre racionalaj, kontraŭsupersticaj kaj principe malfavoraj al tiaj praktikoj kaj tradiciaj kutimoj.
Ĉe anismistaj socioj kaj pli larĝe ĉe politeistaj, oni povas atribui dian aŭ sanktan econ al objekto kiu do fariĝas simbolo kaj personiĝado de la kultindaĵo. Oni povas kulti naturajn elementojn: interalie rivero, arbo, planto, besto, osto, sango, ungego, plumo, fajro kiun oni klopodas ne estingi dum longa tempodaŭro, kelkfoje dum jaroj, por ke vivtenu kaj plifortiĝu la spiriton kiun la fajro entenas. Kiam oni provas alvoki transmondajn fortojn pere de fetiĉoj, por ekzemple liberiĝi de malsano, tio havas karakterizaĵojn de ŝamanismo. Kiam fetiĉo kiel amuleto, talismano aŭ alispecaj pendaĵoj estas portataj ĉehaŭte, ĉar ĝi estas konsiderata alporti fortunon aŭ protekti kontraŭ misfortunon, tio havas karakterizaĵojn de superstiĉo. Kiam oni kultas beston aŭ planton kiel fetiĉo ĉar ĝi reprezentas praulon, tio havas karakterizaĵojn de totemismo.