Fervojlinio Fianarantsoa-Côte Est
|
|
Stacidomo de Fianarantsoa
|
Superrigardo
|
Loko
|
Madagaskaro
|
Komenco
|
Fianarantsoa
|
Fino
|
Manakara
|
Trafikado
|
Trafikanto
|
FCE
|
Proprietulo
|
Compagnie du chemin de fer Fianarantsoa-Côte Est
|
Historio
|
Malfermo
|
1936
|
Teknikaj trajtoj
|
Longo
|
163 km
|
Ŝpuro
|
1000 mm (Metra ŝpuro)
|
Maksimuma dekliveco
|
35 ‰
|
Nombro de trakoj
|
1
|
Stacioj de la fervojlinio
|
Fianarantsoa, Mahatsinjony, Tolongoina, Manampatrana, Sahasinaka, Ambila, Manakara
|
|
La Fervojlinio Fianarantsoa-Côte Est, aŭ FCE, estas fervojlinio de Madagaskaro kunliganta, kiel indikas ĝia franca nomo, urbon Fianarantsoa al la orienta marbordo de la insulo, pli precize al Manakara, kiu ankaŭ troviĝas en provinco Fianarantsoa. Ĝi estas la sola el la kvar madakaskaraj fervojlinioj kiu ne estas interkonektita kun la cetero de la reto, kaj estas mastrumata de kompanio sendependa de Madarail.
Priskribo de la linio
Konstruita ekde 1926 fare de francaj koloniistoj, la nuna fervojlinio FCE estis enservigita po trunkoj. La unua trunko kunliganta Manakara al Manampatrana tra Ambinany estis enservigita la 24-an de julio 1934. Poste la linio estis priservita la 1-an de julio 1935 ĝis Tolongoina kaj fine en sia tuto la 1-an de aprilo 1936[1]. Ĝi estas 163 km longa, trapasas tra 17 stacidomoj, 65 pontoj kaj 48 tuneloj. Tiu de Ankarapotsy estas 1 074 m longa.
Laŭ ties direktoro, Médard Rakotozafy, la pasaĝera trafiko estas pli granda ol la vara trafiko[2].
Veturanta materialo
FCE interalie ricevis veturantan materialon de pluraj privataj svisaj fervojaj kompanioj. Oni enkalkulas inter la donacintoj la NStCM (Fervojo Nyon-Saint-Cergue-Morez) kiu transdonis vagonojn Gk 33, 37 kaj 39 en 1999[3], kaj la LEB (Fervojo Laŭzano-Echallens-Bercher) kiu transdonis pasaĝer-vagonojn B 18 en 2001 kaj B 17 en 2004[4].
Specifaĵo de la kompanio, ĝi estas unu el la lastaj kiuj posedas iun "Micheline" (aŭtonoma materialo veturanta sur pneŭoj).
Bildgalerio
-
Lokomotivo BB 246 en stacidomo Ambinany-Manampatrana.
-
Trajno Fianarantsoa - Manakara (nov. 2006).
-
Pasaĝer-vagono eks-B 18 de
LEB transdonita al FCE.
-
Interno de pasaĝer-vagono.
Referencoj