Ferenc Joó

Ferenc JOÓ [jO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Joó Ferenc estis hungara kemiisto, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (2007).

Ferenc Joó [1] naskiĝis la 6-an de januaro 1949 en Tótkomlós.

Biografio

Ferenc Joó frekventis universitaton en Debrecen inter 1967-1972, poste samloke li ekinstruis. En 1991 li doktoriĝis. Li iĝis katedrestro en 1998, inter 2004-2007 vicrektoro. Li estis gastoprofesoro en Jerusalemo kaj Zaragoza. Li okupiĝas precipe pri biologiaj membranoj. Li ricevis 3 premiojn inter 1980-1998.

Verkaro (elekto)

  • Formation and Catalytic Properties of Water-soluble Phosphin Complexes (1975)
  • Cyanonickel(II) Complexes as Catalysts for the Phase-Transfer-Catalyzed Carbonylation of Allyl Halides (1985)
  • Aqueous Organometallic Chemistry and Catalysis (1995)
  • Fémorganikus katalízis vizes közegben – sajátos jelenségek, sajátos alkalmazások (2001)
  • Új utak a homogén katalízisben (2007)

Fontoj

Strategi Solo vs Squad di Free Fire: Cara Menang Mudah!