Bundespolizei (antaŭ la 1-a de julio 2005 : Bundesgrenzschutz ) estas la nomo de la federacia polico en Germanio. Ĝi estas sub la Federacia Ministerio de la Interno. La polico de la unuopaj federaciaj ŝtatoj nomiĝas Landespolizei ("ŝtata polico") [1].
Entute la Nacia Polico havas ĉ. 38 500 dungitoj [2].
Taskoj
La Bundespolizei havas plurajn taskojn ene de Germanio, inkluzive de:
gvatado de la naciaj landlimoj de Germanio per tero, per akvo kaj en la aero, kontrolo de translima transporto
devoj kiel fervoja polico
monitorado de aertrafika sekureco
protekto de federaciaj aŭtoritatoj kaj ministerioj (konstituciaj korpoj)
policaj devoj dum krizostato kaj milito
partopreno en eksterlandaj misioj kie germanaj trupoj estas engaĝitaj
subteno al la Ministerio de Eksteraj Aferoj por la protekto de germanaj ambasadoj, diplomatiaj kaj konsulaj reprezentantaroj eksterlande
subteno por la Bundesamt für Verfassungsschutz en radielsenda teknologio
subteno por la ŝtatpolico de la unuopaj federaciaj ŝtatoj, precipe en specialaj okazoj kiuj postulas pli grandan penon
subteno en okazo de katastrofoj kaj gravaj akcidentoj
Landlimsekureco tra Grepo - la Landlima Polico ( Grenzpolizei ) kiu inkluzivas la Germanan Federacian Marbordogardistaron ( Küstenwache des Bundes ) kiu estas federacia organizaĵo por la sekureco de la maraj limoj de Germanio.
Sekureco de federaciaj instalaĵoj.
Specialaj Unuoj
La Nacia Police havas tri specialajn unuojn: la Fluga Grupo, la kontraŭterorisma unuo GSG 9, kaj la centra oficejo por informado kaj komunikado.