La Federacia Komisiono pri Komerco (angle Federal Trade Commission, akronime FTC) estas usona federacia administra agentejo kun respondeco pri protekto de konsumantoj kaj reguligo de konkurenco . La FTC estis establita en 1914 dum la Progresisma Erao kiel parto de la batalo de prezidanto Woodrow Wilson kontraŭ karteloj [1].
La FTC estas gvidita fare de panelo de kvin komisaroj kiuj estas nomumitaj por sep-jaraj oficperiodoj fare de la Prezidanto de Usono post aprobo de la Senato . Ne pli ol tri el la membroj povas esti membroj de la sama partio [2].
Referencoj
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj