La fangoj estas en Okcidentafriko disvastiĝinta etno, kiuj vivas plejparte en la teritorioj de Ekvatora Gvineo (80% de la loĝantaro), Gabono (11,5% de la loĝantaro) kaj - en malgrandaj grupoj - en la suda Kameruno (15% de la loĝantaro). La fanga lingvo (ankaŭ nomata Pangwe) apartenas al la familio de la bantuaj lingvoj.
La fangoj jam origine havis monoteismanreligion. Komence de la 20-a jarcentokristanajmisiistoj vizitis ilin, kaj la fangoj integrigis la kristanajn doktrinojn en sian propran kredon. Krome forte influis ilin la religio de la micogoj. Hodiaŭ la plej multaj fangoj estas kristanoj.
Konataj la fangoj estas pro sia arto, precipe pro iliaj lignoskulptaĵoj kaj aliaj skulptaĵoj.