Esperanto-Araba Lernolibro
Esperanto-Araba Lernolibro
Aŭtoro
Nassif Isaac
Eldonjaro
1969
Urbo
Kairo
Eldoninto
Librejo l-Anĝalu l-Misrija
Paĝoj
72
Esperanto-Araba Lernolibro [ 1] estas lernolibro verkita de Nassif Isaac kaj eldonita en 1969 de Librejo l-Anĝalu l-Misrija.
Helpe de simpla frazaro, ekde la komenco la aŭtoro didaktike klarigas laŭgrade la ĉefajn elementojn de la lingvo.
Enhavo
Antaŭparolo : Signifo de Esperanto por la mondo; historio de la Esperanto-movado;
Unua leciono : la alfabeto ;
Dua leciono : "La familio - geavoj" : frazaro, vortkunmetado, pronomoj ;
Tria leciono : "La familio - la gepatroj - D-ro Fajez kaj sia edzino" : frazaro, afiksoj , konjugacio , akuzativo ;
Kvara leciono : "La familio - la gefiloj" : frazaro, afiksoj;
Kvina leciono : "La loĝejo" : frazaro, vorttrezoro, afiksoj, konversacio, proverboj kaj diraĵoj;
Sesa leciono : "La tempo" : frazaro, vorttrezoro, afiksoj, adjektivo , adverbo , proverboj kaj diraĵoj;
Sepa leciono : "La homa korpo" : frazaro, vorttrezoro, prepozicioj , participoj ;
Oka leciono : "Bestoj kaj birdoj" : frazaro, vorttrezoro, pronomoj, afiksoj, korelativoj ;
Naŭa leciono : "Tra Arabujo" : konversacio, proverboj kaj diraĵoj, afiksoj.
Referencoj
Eksteraj ligiloj