Española estas urbo en la subŝtato Nov-Meksiko de Usono. Laŭ la censo de 2010 estis 10 495 loĝantoj. La nuna urbo ekestis en 1880 kiel vilaĝo ĉirkaŭ fervoja stacio, kaj en 1925 ricevis urbajn rajtojn. La teritorion de la nuntempa urbo tamen jam en 1598 la hispana konkistadoroJuan de Oñate deklaris "ĉefurbo" de hispana teritorio, kaj la loko tiel nomeblas la "unua ĉefurbo de Ameriko".