Eriko la 9-a[1] (svedeErik Jedvardsson; Erik den helige; Sankt Erik; laŭdire mortis la 18-an de majo1160), nomita ankaŭ Eriko la Sankta, Sankta Eriko, kaj Eriko la Leĝodona, estis reĝo de Svedio en la 12-a jarcento, ĉirkaŭ 1156–1160. La Roma martirologio de la Katolika Eklezio nomas lin kiel sanktulo memorigita en la 18-a de Majo.[2] Li estis la fondinto de la Erika Dinastio, kiu regis en Svedio kun interrompoj de ĉirkaŭ 1156 ĝis 1250. Ĉiuj informoj pri li estas historie malcertaj.
La unua sveda krucmilito estis legenda armea ekspedicio sendita ĉirkaŭ la jaro 1150, tradicie oni prezentas ĝin kiel konkeron de Finnlando fare de svedoj kaj kun tio kunigita turno de paganaj finnoj al kristanismo. Laŭ legendo la krucmiliton gvidis la reĝo Eriko la 9-a. EpiskopoHenriko de Upsala, kiu akompanis la reĝon dum la ekspedicio, restis en la konkerita Finnlando kaj fariĝis martiro.
Morto
Laŭ sanktulo-legendo, dana princo Magnus Henriksson murdis Erikon en la tago de ĉieliro, la 18-an de majo1160, en Upsalo. Sur lia mortloko aperis akvofonto, ankoraŭ trovebla nordflanke de la katedralo de Upsalo.
Blazono de Stokholmo
En la blazono de Stokholmo estas idealigita, kronita kapo de Sankta Eriko.
Notoj
↑ Referenci Erik Jedvardsson kiel reĝo Eriko la 9-a estas posta invento, kalkulante malantaŭen el Eriko la 14-a (1560–1568). Li kaj lia frato Karolo la 9-a (1604–1611) adoptis numeralojn kongrue al la fikcia historio de Svedio. La preciza nombro de svedaj monarkoj nomitaj Eriko antaŭ Eriko la 14-a (almenaŭ sep) estas nekonata kaj neniu el ili uzis numeralojn. Estus spekulativa klopodi fiksi matematike akuratan numeralon al tiu reĝo.
↑"Martirologio" (en itala, alirita la 21an de Februaro 2021)