Erich von Stroheim (n. Erich Oswald Stroheim; 22a de Septembro, 1885 – 12a de Majo, 1957) estis aŭstri-usonareĝisoro, aktoro kaj produktoro, plej elstara kiel filma stelulo de la muta epoko, kaj poste kiel grava reĝisoro.[1] Li mortiĝis en 1957 en Francio, je aĝo de 71.
El familio de judoj, Stroheim elmigris al Usono fine de 1909. Ĉirkaŭ 1914 li estis laboranta en Holivudo. Li eklaboris en filmoj en ties partoj sen multa teksto kaj kiel konsultanto pri la Germanaj kulturo kaj modo. Lia unua filmo, en 1915, estis The Country Boy kie li ne estis listigita. Lia unua listigita rolo estis en Old Heidelberg.
Li eklaboris kun D. W. Griffith, por eksterlistaj roloj en Intolerance. Aldone, Stroheim agadis kiel unu el multaj asistaj reĝisoroj en Intolerance, filmo memorita parte pro sia granda kvanto de duaranguloj. Poste, kiam Usono eniris en la Unua Mondmilito, li ludis rolojn de germanaj maliciloj en filmoj kiaj Sylvia of the Secret Service kaj The Hun Within. En The Heart of Humanity, li disrompas la butonojn el uniformo de flegistino per siaj dentoj, kaj kiam li estis ĝenia de ploranta bebo, li forĵetas ĝin trafenestre.
Post la fino de la milito, Stroheim ekverkis scenarojn kaj poste reĝisoris sian propran scenaron por Blind Husbands (blinda edzoj) en 1919. Li ankaŭ aktoris en la filmo. Kiel reĝisoro, Stroheim estis konata kiel diktatoreca kaj postulema, ofte kontraŭ siaj aktoroj. Li estis konsiderata unu el la plej grandaj reĝisoroj de la muta epoko, kreante filmojn kiuj reprezentas cinismajn kaj romantismajn rigardojn al la homa naturo. (En la filmo de 1932 nome The Lost Squadron (la perdita roto) Stroheim ludis parodion de si mem kiel fanatika germana kinreĝisoro kiu faras filmon pri la Unua Mondmilito kiu ordonas duarangulojn ludi mortintajn soldatojn "restu mortintaj!")