Endre Nemes devenis el judafamilio. Li vivis komence en Hungario, poste en Ĉeĥoslovakio. Li finis la gimnazion en Budapeŝto en 1927, poste li iris al Vieno por studi filozofion. Post kelkaj monatoj li revenis al Ĉeĥoslovakio, kie li estis ĵurnalisto. De 1928 ĝis 1930 li laboris kiel karikaturisto en Prago, inter 1930 kaj 1935 li studis en la akademio de belartoj, krome li estis ankaŭ kritikisto de hungaraj gazetoj. En 1933 li estis en Parizo helpe de stipendio. En 1938 pro la nazioj li rifuĝis al Helsinko, kie li instruis pentradon 2 jarojn. En 1940 li estis forigita al Norvegio, post alveno de la germana armeo li rifuĝis al Svedio. En 1948 li ricevis svedan ŝtatanecon, inter 1947–1955 li estis lernejestro en Göteborg. Li studvojaĝis al Hispanio (1951), Italio (1953) kaj Grekio (1963). En 1983 li donacis pentraĵojn al muzeo en Pécs. Li edziĝis dufoje. Li ricevis svedajn kaj japanan premiojn.