Endre Fejér, laŭ la hungarlingve kutima nomordo Fejér Endre estis hungara haŭtkuracisto.
Endre Fejér[1][2] naskiĝis la 19-an de septembro 1901 (nun 1901-09-19) en Szécsény, li mortis la 22-an de julio 1971 en Budapeŝto.
Biografio
Endre Fejér devenis el juda familio. Li akiris medicinan diplomon en Scienca Universitato Erzsébet en 1929. Post la diplomo li laboris en pluraj hospitaloj en Budapeŝto, sed dum la 2-a mondmilito li estis trudlaboristo, fine eĉ militkaptito. Tamen lia tasko estis la kuracado. Li hejmenvenis en 1946 kaj denove li laboris en pluraj hospitaloj en Budapeŝto. Lia rango iĝis ĉefkuracisto en 1951, li kandidatiĝis (CSc) en la sekva jaro antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Lia laboro specialiĝis pri haŭtaj fungaj malsanoj.
Elektitaj kontribuoj
- A harmadik generatio kieséről (1933)
- A külső nemiszervek tuberculosisáról (1948)
- A füllel összefüggő ekczémák kórtanára és gyógyítására vonatkozó vizsgálatok (1953)
- A láb, kéz és körmök gombás betegségei (különnyomat, Budapest, 1958)
- Tapasztalataink Griseofulvinnal dermatomykosisok terápiájában (kunaŭtoro, 1961)
Fontoj
Referencoj