Emmanuel ROBERT (rober), naskiĝis je la 15-a de junio 1860 en Vendeuvre, estis franca esperantisto, profesoro de muziko, stenografio kaj lingvoj.
Honora prezidanto de Universala Asocio de Blindulo-Organizaĵoj (franca sekcio). Eks-kasisto de SFPE. Li fondis grupon la „Verda Stelo“ kaj kunlaboris en diversaj revuoj.
Verkoj
kun Theophile Cart:
- „Notions Elimentaires d' Esperanto“, 1906;
- "Esperanta radikaro", 2a eld. 1907;
- „Dictionnaire français-Esperanto“, 1907;
- „Klasika Libro“, 1912;
- „Notions complementaires“, 1913.
Sola:
- „Dictionnaire Esperanto-français“, 1909;
|
| „ Tiu vortaro estas unu el la plej rekomendindaj. Ĝi enhavas ne nur la vortojn troveblajn en la Universala Vortaro kaj tiujn alprenitajn de la Akademio, sed ankaŭ multnombrajn pliajn, trovitajn en la esperantista literaturo, sume 21.470. ” | — Belga Esperantisto n.18 (apr 1910) |
|
- „Cifera muziko per Esperanto“, 1908;
- „Deuxieme année“, 1925;
- „Supplement commercial à l' Espéranto en dix leçons“, 1928;
- „Klasika legolibro“, 1929.
Tradukoj:
- de Józef Ignacy Kraszewski „Kiel mortis la unuaj kristanoj“, 1927;
- de M. Catalany „Klari“, 1928;
- de Nicholas Wiseman „Fabiola“, 1928.
Eksteraj ligiloj