Elekta biaso

En statistika esploro, la esprimo elekta biaso rilatas al sistema eraro farita dum elektado de prieksperimentato esplorenda. Ĉi tiu termino kunigas ĉiujn antaŭjuĝojn, kiuj povas konduki, ke la prieksperimentataro efektive observitaj dum enketo ne konsistigas reprezentan grupon de la supozeble esplorataj populacioj kaj do ne ebligas respondi la demandojn faritajn en la protokolo[1]. La elekta biaso okazas dum samplado, tio estas, kiam oni elektas reprezentan specimenaron por la esplorota populacio[2]. Ili estas ligitaj al la inkluzivigaj kriterioj de specimenoj en la esploro kaj okazas kiam la subjektoj inkluzivitaj en la esploro ne konsistigas reprezentan grupon de la celpopulacio.

Referencoj

  1. Marcel Golberg, « L'Epidémiologie Sans Peine  » (arkivo), Presses de l'Université du Québec, 1991 (ISBN 2760506495), p. 153.
  2. Gary Dagorn, « Le biais de sélection : comment fausser les comparaisons », Le Monde.fr,‎ 19 août 2023 (arkivo)

Strategi Solo vs Squad di Free Fire: Cara Menang Mudah!