La elefanto devenis el Kongo kaj alvenis en 1668 kiel diplomatia donaco el Portugalujo[1] al Versailles, kie Ludoviko loĝis regule jam de 1661 en sia ĉasokastelo.
Post 13 jaroj en la franca menaĝerio la besto mortis en 1681. Oni raportis, ke ĝi tage estis nutrita de "80 pundoj da pano, 12 litroj da vino, granda porcio de legomsupo kun pano kaj rizo, kaj aldone herbo laŭplaĉe". Je la fino de sia vivo, ĝi tamen suferis muskolodistrofion kaj kiam ĝi kuŝiĝis, poste necesis starigi ĝin per gruo.[2]
La elefantoj diplomatie donacitaj en Eŭropo ĉefe de portugalaj regantoj ekde la 15-a jarcento ĉefe devenis el Azio. Vivaj afrikaj elefantoj estis ĝis la fino de la 19-a jarcento maloftaĵo en Eŭropo, nur kvar estas dokumentitaj, kaj ĉefe de bildoj.
La elefanto de Ludoviko la 9-a, kiun tiu ĉi sendis en la jaro 1255 de Francujo al Anglujo, rekoneblas sur bildigo kiel afrikdevena pro la formo de la oreloj. De Martin Schongauer (1450–1491) ekzistas kuprogravuraĵo, kiu same montras afrikan elefanton (nomata laŭ li la elefanto de Schongauer).
Sed la fontoj pri viva besto en la 15-a jarcento estas kontraŭaj, iuj estas konsiderataj legendoj.[4]
Nur en 1862, post la elefanto de Ludoviko la 9-a, alvenis alia tia besto el Afriko al Eŭropo, kiu konatiĝis sub la nomo Jumbo kaj sukcesis ĝis tiam nekonatan publikan elefantokarieron.
Bibliografio
Stephan Oettermann: Die Schaulust am Elefanten. Eine Elephantographia Curiosa. Syndikat, Frankfurt am Main 1982 p. 129f. ISBN 3-8108-0203-4
Referencoj
↑Neklaras laŭ la fontoj, ĉu la elefanto estis donacita de la tiam ankoraŭ enpostenigita reĝo [[Alfonso la 6-a (Portugalio)|]] aŭ de ties sukcesinto, la regento [[Petro la 2-a (Portugalio)|]].
↑Oettermann (1982) P. 129f.; laŭ: A. E. Popham: Elephantographia. En: Life and Letters 5 (1930), p. 179–191; p. 191
↑Perrault: Description d'un éléphant (Priskribo de elefanto). En: Histoire de l'Academie royal de Sciences à Paris, 1666–1699 (Historio de la reĝa akademio de sciencoj en Parizo, 1666-1699); Parizo, 1734; p 91-156, Taf. 1–6. (Citite laŭ: Oettermann (1982), p. 130, komento 228