Eldetal estas komunumo en Germanio, kiu estis formita la 26-an de majo 2019 per la fuzio de la antaŭaj komunumoj Grabow-Below, Massow, Wredenhagen kaj Zepkow. Ĝi troviĝas en la distrikto Meklenburga Lagaro de la federacia lando Meklenburgo-Antaŭpomerio, kaj apartenas al la komunumaro Amt Röbel-Müritz. Fine de la jaro 2022 la komunumo havis 905 loĝantojn.