El lado oscuro del corazón
|
filmo
|
Originala titolo
|
El lado oscuro del corazón
|
Originala lingvo
|
hispana lingvo
|
Kina aperdato
|
1992, 22 jan. 1998
|
Ĝenro
|
drama filmo
|
Reĝisoro(j)
|
Eliseo Subiela
|
Produktisto(j)
|
Roger Frappier • Suzanne Dussault
|
Scenaro
|
Eliseo Subiela
|
Muziko de
|
Osvaldo Montes
|
Rolantoj
|
Darío Grandinetti • Sandra Ballesteros • Nacha Guevara • André Melançon • Jean Pierre Reguerraz • Mónica Galán • Hugo Arana • Mario Benedetti • Jesús Berenguer • Pablo Brichta • Jorge Dória • Luis Gianneo • Jorge Lanata • Juan Leyrado • Chela Ruiz • María Elena Sagrera • Miguel Ángel Solá • Walter Soubrié • Néstor Zacco • Inés Vernengo • Tito Haas • Carmen Renard • Diego Leske • Salvador Sammaritano • Andrea Tenuta • Eliseo Subiela
|
IMDb
|
|
El lado oscuro del corazón (La malhela korflanko) estas argentin-kanada drama-surrealisma filmo verkita kaj reĝisorita de Eliseo Subiela kaj ĉefrolulita de Darío Grandinetti, Sandra Ballesteros, Nacha Guevara, André Mélançon kaj Jean Pierre Reguerraz. Ĝi premieris la 21an de majo 1992. La intrigo estas bazita ĉefe sur la poezia verkaro de Oliverio Girondo, kaj duarange sur poeziaĵoj de Mario Benedetti kaj Juan Gelman.
Intrigo
Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.
Oliverio (Grandinetti), bohemieca poeto, trairas Bonaeron kun amikoj, fronte al morto, serĉante virinon kapablan "flugi". En la daŭro de la filmo, la poezio de Mario Benedetti, Juan Gelman kaj Oliverio Girondo interplektiĝas kun tipaj lokoj de la ĉiutageco kaj argentina kaj urugvaja. Ĉe rostitaĵo kaj la drinkejaĉoj de Bonaero kaj Montevideo, la pensaro de la protagonisto intermite miksiĝas kun la fikcio, nur por plej bone montri la sintenon de la centra ĉefrolulo.
Unu el la plej memorindaj scenoj de la filmo konsistas en surlita amparo postseksa. La fino estas tute surpriza. Li diras, ke li serĉas virinon kapablan "flugi", kaj tuj li premas butonon kaj la liton renversiĝas englutante la virinon.
Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.
Geaktoraro
Komentoj
- La filmo estas unu el malmultaj raraj montroj de kinigo de poezia materialo, nome de tre malsimilaj esprimiloj.
- La filmo ricevis diversajn premiojn en tre variaj kinfestivaloj, inter kiuj de Montrealo, Biarritz, Onubo, Havano, Berlino, Kolombio, Kanado, Argentino, Brazilo, Bergamo ktp.
- En 2001 oni premieris El lado oscuro del corazón 2, sekvaĵo realigita tiam kiel hispan-argentina kunproduktaĵo, denove verkita kaj reĝisorita de Eliseo Subiela, kaj protagonistigita de Darío Grandinetti kaj Sandra Ballesteros, kun Ariadna Gil kaj Nacha Guevara. Ĝi estis premierita la 5an de julio 2001.
Eksteraj ligiloj