Edward Dyer

Edward Dyer
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1543 (1543-01-01)
en Glastonbury
Morto 1-an de januaro 1607 (1607-01-01) (64-jaraĝa)
en Londono
Profesio
Okupo poeto
politikisto
verkisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kavaliro Edward DYER (n. oktobron 1543, m. ĉirkaŭ majon 1607) estis angla poeto kaj kortegano.

Vivo

Li estis filo de Kavaliro Thomas Dyer, kaj naskiĝis ĉe Sharpham Park, Sharpham, Somerset. Li edukiĝis ĉe la Universitato de Oksfordo, sed (kiel tiuepoke oftis) ne diplomiĝis. Post vojaĝo tra Eŭropo li ĉeestis la kortegon de Elizabeto la 1-a (Anglio), kaj ĝuis la favoron de Robert Dudley (1-a grafo de Leicester), kiu estis favorato de la reĝino.

Li partoprenis plurajn diplomatajn misiojn, inkluzive al Nederlando en 1584 kaj al Danio en 1589. Elizabeto komisiis lin enketi pri bienoj en sudokcidenta Anglio antaŭe poseditaj de anglaj regantoj: malgraŭ ke la rezulto malplaĉis al Elizabeto, ŝi donis bienojn en Somerset al Dyer en 1588. En 1596 li kavaliriĝis. Li entombiĝis en Southwark la 11-an de majo 1607.

Edward Dyer estis amiko de aliaj verkistoj, inkluzive Philip Sidney kiu testamentis al li duonon de siaj libroj.

Verkoj

Edward Dyer verkis prozaĵon, La laŭdo de nenio, sed plej famas pro siaj poemoj, kiuj eldoniĝis en pluraj liatempaj antologioj. Multaj estis en la laŭmoda pastorala stilo.

Strategi Solo vs Squad di Free Fire: Cara Menang Mudah!