Dodwell veturis el 1801 al 1806 tra Grekio, kiu estis tiam parto de la Otomana Imperio, kaj dediĉis la reston de sia vivo plejparte al Italio, precize ĉe Napolo, kaj Romo. Li mortiĝis en Romo pro efiko de malsano akirita en 1830 dum vizito de esplorado al la regiono de la Sabinaj Montoj. La vidvino de Dodwell, filino de la Grafo Giraud, famiĝis kiel la "bela" grafino de Spaur, kaj ludis konsiderindan rolon en la politika vivo de la papa urbo.
Dodwell publikigis A Classical and Topographical Tour through Greece (1819), kies germana traduko aperis en 1821; Views in Greece, kun tridek koloraj platoj (1821); kaj Views and Descriptions of Cyclopian or Pelasgic Remains in Italy and Greece (Londono kaj Parizo, kun franca teksto, 1834).