Edukada videoludo

Edukada videoludilo Vtech Socrates (1988).

Edukadaj videoludoj estas videoludoj kiuj disponigas lernantrejnan valoron al la ludanto. La anglalingva vorto Edutainment priskribas intencan kombinaĵon de videoludoj kaj edukaj programoj en ununuran produkton. Ĝi povas tial ankaŭ inkluzivi pli seriozajn titolojn, kiuj foje estas priskribitaj kiel porinfana lernprogramaro. En la pli mallarĝa senco uzata ĉi tie, la termino priskribas edukajn programojn kiuj estas ĉefe amuzaj, sed emas ankaŭ instrui kaj reklamas sin parte sub la edukada temo. Normale tia programaro ne estas strukturita laŭ lernejaj studplanoj kaj ne bezonas edukadajn konsilistojn.

Edukadaj videoludoj tamen ludas signifan rolon en la lerneja studplano por instruistoj, kiuj celas proponi kernajn lecionojn, legadon kaj novajn kapablojn laŭ alternativa metodo. La ludigo de edukado permesas al lernantoj aktive roli en la lernado kaj cetere evoluigi teknologiajn kapablojn, kiuj estas necesaj por iliaj estontaj akademiaj kaj profesiaj karieroj. Diversaj lastatempaj studoj montris ke videoludoj, ĉu perfortaj aŭ ne, povas helpi infanojn en la disvolviĝo de intelektaj kaj emociaj kapabloj kiuj subtenas ilian akademian sukceson (Chang et al., 2009). Tiuj ĉi trovoj igis instruistojn tra la mondo rekoni la multnombrajn avantaĝojn de ludado kaj inkluzivi edukajn videoludojn en siaj instruplanoj.

Strategi Solo vs Squad di Free Fire: Cara Menang Mudah!